Retinolo

Vitamino A
Kemia formulo
C20H30O
Retinolo
Bastona kemia strukturo de la
Retinolo
Retinolo
Tridimensia kemia strukturo de la Retinolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Akseroftolo
  • Vitamino A
CAS-numero-kodo 68-26-8
ChemSpider kodo 393012
PubChem-kodo 445354
Fizikaj proprecoj
Aspekto flava aŭ oranĝokolora, lumsensiva solidaĵo[1]
Molmaso 286,4576 g mol−1
Denseco 0,954 g/cm−3[2]
Fandpunkto 63,1°C [3]
Bolpunkto 421,2°C [4]
Refrakta indico  1,5490
Ekflama temperaturo 147,3°C [5]
Solvebleco Akvo:malmulte solvebla
Solvebla en etanolo, metanolo, kloroformo, grasoj, oleoj kaj eteroj; nesolvebla en gliceroj.
Mortiga dozo (LD50) 2000 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H317, H319, H360, H413
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P203, P261, P264, P264+265, P270, P272, P273, P280, P301+317, P302+352, P305+351+338, P318, P321, P330, P333, P317, P337+317, P362+364, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

RetinoloAkseroftolo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado senhidratigado de la beta-karoteno. Ĝi estas flava aŭ oranĝokolora, lumsensiva solidaĵo, malmulte solvebla en akvo. Retinolo posedas 20 karbonatomojn, 30 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon.

Retinolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj aromataĵoj. Retinolo, ankaŭ nomata vitamino A1, estas grassolvebla vitamino en la familio de vitamino A, kiu troviĝas en manĝaĵoj kaj uzata kiel dieta suplemento.

Retinolo aŭ aliaj formoj de vitamino A estas bezonataj por la vidado, ĉela disvolviĝo, bontenado de haŭto kaj mukozoj, imuna funkcio kaj reprodukta disvolviĝo. Manĝfontoj inkluzivas fiŝojn, laktaĵojn kaj viandojn.

Kiel suplemento retinolo estas uzata por trakti kaj malhelpi mankon de vitamino A, precipe tio, kio rezultigas kseroftalmion. Ĝi estas prenita per buŝo aŭ per injekto en muskolon. Kiel ingredienco en haŭtzorgaj produktoj, ĝi estas uzata por redukti sulkojn kaj aliajn efikojn de haŭta maljuniĝo.

Retinolo ĉe normalaj dozoj estas bone tolerata. Altaj dozoj povas kaŭzi pligrandiĝon de la hepato, seka haŭto kaj hipervitaminozo A. Altaj dozoj dum gravedeco povas damaĝi la feton. La korpo transformas retinolon al retinalo kaj retinata acido, per kiu ĝi agas.

Retinolo estis malkovrita en 1909, izolita en 1931, kaj unue produktita en 1947. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Retinolo estas havebla kiel ĝeneraluza medikamento kaj super la vendotablo.

Konvertado de la beta-karoteno en retinolo kaj retinalo.
  1. Chemical Book
  2. GuideChem
  3. EPA United States Environmental Protection Agency
  4. Chemsrc
  5. Chemnet
  6. Whitney High School

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search